Internacia Humanista kaj Etika Unio

Internacia Humanista kaj Etika Unio
emblemo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1952 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Retejo Oficiala retejo
Jura formo charitable incorporated organisation
vdr
Happy Human, oficiala simbolo de IHEU

Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU; angle International Humanist and Ethical Union) estas tutmonda ombrela organizaĵo de pli ol 100 humanistaj, raciistaj, skeptikistaj, sekularistaj, etikaj, ateistaj kaj liberpensaj kaj similaj organizoj en pli ol 40 landoj, inter ili la brita humanista asocio.

Ĝi fondiĝis en 1952 en Amsterdamo kiel demokratia unuiĝo de pli ol 100 membraj organizaĵoj. Julian Huxley (la unua direktoro de Unesko) prezidis la fondan kongreson de IHEU. Ĝia nuntempa sidejo estas en Londono. IHEU havas specialan konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio (ECOSOC) de la Unuiĝintaj Nacioj.

En 2002 la Ĝenerala Asembleo de IHEU unuanime alprenis la Amsterdaman Deklaracion de 2002, kiu prezentas la oficialan difinan deklaron de la tutmonda humanismo.

IHEU okazigas Tutmondan Humanistan Kongreson ĉiun trian jaron, ĉiufoje en malsama lando, estrata kaj gastigata de loka humanisma organizo de unu el siaj membroj en la gastiganta lando. La lasta kongreso okazis en Oksfordo (Britio) en 2014, gastiginta de la Brita Humanista Asocio. La Kongreso de 2017 estis planita kunveni en Sao Paŭlo, gastigita de la "Brazila Sekulara-Humanisma Ligo" sed ŝanĝoj en la ekonomia situacio en Brazilo kaj la altrudo de vojaĝbojkoto de Usono kaŭzis la nuligon de la Kongreso. La sekvanta kongreso planis kunveni en 2020 en Miamo, Usono sed pro la koronvirusa pandemio ne okazis.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search